Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Akvokonsumo por ĉiuj 10 mil juanoj de kresko de enlanda produktado malmultiĝos je 6% en la venontaj 5 jaroj

La 22-an de marto okazis en Pekino la 14-a Monda Akva Tago kaj la kunsido de la 19-a Ĉina Akva Semajno. La temo de la Ĉina Akva Semajno estas “ŝanĝi koncepton en akvouzado kaj krei novan disvolvan modon”. En la venontaj 5 jaroj, la akvokonsumo de Ĉinio por ĉiuj 10 mil juanoj (8 juanoj egalas unu usonan dolaron) de kresko de enlanda produktado malmultiĝos je 6% ĉiujare.

Pro la loĝantara kresko en Ĉinio, la pohoma kvanto de akvo estas ĉ. 2200 kubmetroj. En 2030 tio malmultiĝos al 1700-1800 kubmetroj. Manko de akvo serioze elstariĝos. La akva problemo de Ĉinio rezultas el neegala situo de akvaj riĉfontoj, malalta efiko de akvoutiligo kaj kateno de sistemoj de akvoadministrado. En la venontaj 5 jaroj la ĉina registaro ŝanĝos la koncepton en akvouzado, multe altigos la efikon de akvoutiligo kaj alprenos konkretajn metodojn, kiel ekzemple protekti inundon, reguligi la ekvilibron de akvouzado, altigi akvokvaliton, bremsi poluadon por solvi la problemon de sekureco de trinkakvo por cent milionoj da kamparanoj.