Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Rusio pluapaŝe solidigos kaj profundigos strategiajn kunlaborajn partnerajn interrilatojn

La 22-an de marto en sia intervidiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la du flankoj devas meti la rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio sur pli altan lokon de la dulandaj eksteraj rilatoj kaj pluapaŝe solidigi kaj profundigi la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Rusio.

Pri ekonomia kaj komerca kunlaboro, Wen Jiabao diris, ke la du landoj devas plue plivastigi duflankan komercadon, plibonigi komercan strukturon, pliintensigi kunlaboron de energio, stimuli reciprokan investon kaj meti pli firman bazon por la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio.