Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Disvolviĝo de amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio alportos al la du popoloj pli multajn verajn interesojn

La 22-an de marto ĉina ministro de eksteraj aferoj Li Zhaoxing diris en Pekino, ke la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio alportos al la du popoloj pli multajn verajn interesojn kaj pluapaŝe akcentos disvolviĝon de ĉiuflankaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj EU.

Tion li diris en la gazetara konferenco okazigita kune kun vizitanta hispana ministro de eksteraj aferoj Miguel Angel Moratinos Cuyaube.

Miguel Angel Moratinos Cuyaube diris, ke disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio havas vastan perspektivon. Hispanio persistas en la politiko de unu Ĉinio kaj sin dediĉas por ludi pozitivan rolon en EU kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj EU.