Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La unua ĉina subtera muzeo de ruino baldaŭ malfermota

Malfermiĝos ĉe la fino de marto la unua ĉina subtera muzeo de ruino en Xianyang, Shaanxi-provinco — la Ekspozicio de Ekstera Fosaĵo de Imperiestra Maŭzoleo kun 7850 kvadrataj metroj.

La maŭzoleo estas tombo de Liu Qi (188-141a.K.), la kvara imperiestro de Okcidenta Han-dinastio kaj lia edzino. La tombejo kun areo de 12 kvadrataj kilometroj, egala al triono de Chang'an en Han-dinastio, la plej granda urbo en la mondo siatempe, estas unuagrade protektata loko de historiaj objektoj de Ĉinio. Post plurjara prifosado, oni trovis multajn viktimajn tombojn, kaj pupojn de militistoj kaj muzikistoj.

Por protekti la medion de la maŭzoleo, la ekspoziciejo estis konstruita per grandspana spaca montrado kaj kompleta fermo de speciala vitro por krei laŭ eble ĝian originan aspekton antaŭ la prifosado.