Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio firme oponas japanan proponon pri kotizo de UN

La 23-an de marto Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la ĉina registaro firme oponas la proponon lastatempe prezentitan de Japanio al la Kvina Komitato de la Ĝenerala Asembleo de UN pri reviziado de la kvoto de kotizo de UN.

Qin Gang montris, ke la esenco de la japana propono kuŝas en interligo inter rajtoj kaj kotizo kaj celas ebenigi la vojon "per mono por rajto". Tio radikale skuos la bazan principon difinitan de la "Ĉarto de UN" pri egaleco de rajtoj inter ĉiuj landoj kaj serioze damaĝos la interesojn de la disvolviĝantaj landoj.