Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis Ĉina Moda Semajno

La 26-an de marto, inaŭguriĝis en Pekino la Ĉina Moda Semajno (de aŭtunaj kaj vintraj vestoj en 2006 kaj 2007) organizita de la Ĉina Modista Asocio. La semajno daŭros 8 tagojn. Ĝin ĉeestis pli ol 120 famaj kaj debutantaj modistoj el 24 landoj kaj regionoj.

Dum la semajno, oni demonstros modajn vestojn, konfekcioj kaj kolorajn kosmetikadojn. Okazos ankaŭ la 14-a Internacia Konkurso de Junaj Fasonistoj, la 6-a Ĉina Konkurso de Fasonado, la 3-a Ĉina Konkurso de Naĝovestoj kaj la Konkurso de Fotoj pri la Ĉina Moda Semajno.

Okazos ankaŭ konferenco por konigi pli ol 20 famajn markojn.