Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio punos kontraŭleĝan ellason de poluaĵoj de entreprenoj

Ĉi-jare Ĉinio daŭre faros specialan aktivadon por puni kontraŭleĝan ellason de poluaĵoj de entreprenoj, celante efektive garantii sanon kaj viv-sekurecon de la popolo.

Zhang Lijun, vicestro de la Ŝtata Mediprotekta Administracio de Ĉinio, diris, ke en la speciala aktivado oni faros kontroladon al poluado kaj kaŝita danĝero minacantaj sekurecon de trink-akva fonto, kaj ĉefe punos la entreprenojn poluaĵo-ellasajn, kiuj ellasas poluaĵojn minacantajn al trink-akva fonto.

En la pasinta jaro Ĉinio ekzamenis 560 mil entreprenojn, kaj solvis 14 mil diversaspecajn kontraŭleĝajn kazojn pri poluado de medio.