Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Unuafoja dialogo inter financaj ministroj de Ĉinio kaj Japanio en Pekino

La 25-an de marto, Jin Renqing kaj Sadakazu Tanigaki, financaj ministroj de Ĉinio kaj Japanio faris en Pekino sian unuafojan dialogon. Ili sincere kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri politikoj de financo kaj ekonomio de la du landoj kaj pri la tutgloba ekonomia evoluado. Ili interkonsentis starigi sistemon pri financa dialogo inter Ĉinio kaj Japanio.

Kunlaboro inter la financaj ministerioj de la du landoj plifortiĝos. Tio utilas por akceli la prosperon de Azio kaj de la mondo.