Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio alte taksas amikajn interrilatojn kun pacifikaj insulaj landoj

Oficisto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio diris, ke la ĉina registaro alte taksas la amikajn interrilatojn de Ĉinio kaj pacifikaj insulaj landoj kaj volas senĉese akceli tiujn interrilatojn. Tion li diris en Pekino la 27-an de marto dum la duonoficiala konferenco por ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj kaj novaĵaj oficistoj de ambasadorejoj en Ĉinio.

De la 1-a ĝis la 8-a de aprilo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao oficiale vizitos Aŭstralion, Fiĝiojn, Nov-Zelandon kaj Kamboĝon kaj ĉeestos la inaŭguron de la “1-a Forumo pri Ekonomiaj Disvolviĝo kaj Kunlaboro de Ĉinio kaj Pacifikaj Insulaj Landoj” okazonta en Fiĝioj.

La vizito de Wen fortigos politikan reciprokan konfidon de Ĉinio kaj la 4 landoj, vastigos kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj antaŭenpuŝos profundan disvolviĝon de la duflankaj interrilatoj.