Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas pliintensigi internacian kunlaboron en protektado de intelekta proprieto

La 27-an de marto, Zheng Shaodong, asistanto de la ministro de publika sekureco de Ĉinio, diris en gazetara konferenco okazinta en Pekino, ke Ĉinio esperas pluapaŝe intensigi la internacian kunlaboron en protektado de intelekta proprieto.

Ĉinio pluapaŝe fortigas batalon kontraŭ krimado atencanta intelektan proprieton, kaj esperas pliintensigi kunlaboron kun alilandaj leĝaj institucioj, celante severe batali kontraŭ translandaj kontraŭleĝaj krimoj atencantaj intelektan proprieton, kaj kune protekti laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de proprietantoj kaj la normalan ordon de internaciaj ekonomio kaj komerco.