Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Prezidento de Rumanio: Problemo de reunuiĝo de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo devas esti solvita de ĉinoj mem

La 28-an de marto, ĉina prezidanto Hu Jintao interparolis en Pekino kun rumana prezidento Basescu.

Hu Jintao diris, ke por firmigi kaj profundigi la tradician amikecon de Ĉinio kaj Rumanio, fortigi ambaŭflankan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj senĉese puŝi la interrilatojn al nova nivelo en la nova jarcento, Ĉinio volontas teni kontaktiĝon de altranguloj, vastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, intensigi interŝanĝon kaj kunlaboron de ambaŭ flankoj en kulturo, edukado, turismo kaj junularo, oftigi la intertraktadon kaj kunaranĝon en homaj rajtoj, reformado de Unuiĝintaj Nacioj kaj kontraŭterorisma batalo.

Basescu diris, ke Ĉinio estas en avantaĝa loko en la rumana diplomatia politiko. Rumanio ne ŝanĝos sian politikon pri Taiwan-problemo, opiniante, ke en la mondo ekzistas nur unu Ĉinio, Taiwan-problemo estas interna afero de Ĉinio kaj la problemo de reunuiĝo de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo devas esti solvita de ĉinoj mem.

Li diris ankaŭ, ke Rumanio bonvenigas ĉinajn investantojn kaj volas krei bonajn kondiĉojn en politiko.