Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio delonge subtenas subskribon de "Konvencio pri malpermeso de produktado de fisia materialo por nuklea armilo"

La 28-an de marto, Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio delonge subtenas intertraktadon kiel eble plej baldaŭan por subskribi la "Konvencion pri malpermeso de produktado de fisia materialo por nuklea armilo". Subskribo de la konvencio estas grava paŝo por akceli la procezon de multflanka malarmado.