Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Okazos en Pekino la 4-a Internacia Teatra Festivalo

Laŭ informo de la gazetara konferenco okazinta la 29-an de marto, la 4-a Internacia Teatra Festivalo de Pekino inaŭguriĝos en la 7-a de majo, kaj oni povos apreci 18 teatraĵojn el Usono, Germanio, Italio kaj Ĉinio. Dum la festivalo oni prezentos tradiciajn lokajn operojn kaj klasikajn literaturajn teatraĵojn de Ĉinio.

En la inaŭguro oni povos spekti klasikan muzikan dramon — “Okcidentan Rakonton” , la trian originan muzikan dramon importitan el Broadway de Usono post “Kato” kaj “Nia Damo de Parizo”.

Oni prezentos la teatron “Nora kaj ŝiaj gefiloj”, adaptitan de ĉinoj el “Nora” verkita de norvega dramisto Henrik Ibsen, kaj infanan muzikan dramon “Mirinfano Wolfgang Amadeus Mozart” el Germanio dum la festivalo.