Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio komencos programon de kamparana sportado

La 29-an de marto, Feng Jianzhong, vicestro de la Ŝtata Ĝenerala Sporta Administracio de Ĉinio, diris, ke en la estontaj 5 jaroj la ĉina registaro klopodos por ke ĉiu vilaĝo havu almenaŭ unu norman korbopilkejon kaj du eksterdomajn tablotenisajn tablojn.

Feng deklaris, ke ĉi tiu celo estas konsistiganta parto de longtempa plano, ellaborita de la ĉina registaro por plibonigi korpoekzercajn kondiĉojn de la kamparanoj. La programo komenciĝos en la kuranta jaro, kaj en longa estonteco ĝi estos grava laboro de la ĉina sporta administracio.