Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Estas sensencaĵo, ke donaco de grandaj pandoj al Taiwan estas invado de ekstera specio

La 29-an de marto, Cao Qingyao, proparolanto de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, refutis la diron, ke donaco de grandaj pandoj al Taiwan estas invado de ekstera specio, opiniante, ke la diro estas sensencaĵo.

Cao diris, ke invado de ekstera specio signifas, ke iu specio translokiĝas de unu regiono al alia regiono kaj kaŭzas damaĝon al la lokaj ekologia sistemo, socio, ekonomio kaj vivo de la popolanoj.

Samtage, ankaŭ proparolanto de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio s-ro Li Weiyi diris, ke glata veno de grandaj pandoj al Taiwan dependas de la Taiwan-a instanco.