Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Malfermiĝos la Ĉina Internacia Galeria Ekspozicio

La 3-a Ĉina Internacia Galeria Ekspozicio okazos en la Ĉina Monda Komerca Centro la 12-16-an de aprilo. Intertempe eksponiĝos pli ol 4000 pentraĵoj el 99 galerioj de 17 landoj kaj regionoj. Oni vidos pentraĵojn de Claude Monet, Pablo Picasso, Andy Warhol kaj aliaj mondfamaj pentristoj kaj de usona Galerio Marlborough, franca Galerio Laurent Godin, koreaj Galerio Kukje kaj Galerio Hyundai.

La 1-a Ĉina Internacia Galeria Ekspozicio okazis en aprilo 2004 en Pekino. La ekspozicio celanta internaciecon, specialecon kaj estontecon estas unuagrada internacia arta ekspozicio en Ĉinio.