Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Maljusta estas merkata trakto al ĉinaj ŝu-entreprenoj farita de EU

Lastatempe la Komisiono de EU oficiale sankciis la arbitracian projekton kontraŭ dumpingo de ŝuoj, kaj planas imposti portempe ĉinajn ŝuojn kontraŭ dumpingo ekde la 7-a de aprilo. La 29-an de marto, Chong Quan, proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio, diris, ke la arbitracio pri merkat-ekonomia trakto al ĉinaj entreprenoj estas maljusta.

Li diris ankaŭ, ke en la kazo EU specimenis ŝuojn el 13 ĉinaj privataj aŭ fremdkapitalaj entreprenoj, kiuj konformas al la 5 kriterioj de merkat-ekonomia trakto de EU. Tamen EU neis la merkat-ekonomian trakton de tiuj ĉi ĉinaj entreprenoj per diversaj motivoj. Pri tio Ĉinio jam plurfoje prezentis materialojn por defendo.

Krome, EU malkonfirmis la merkat-ekonomian trakton de la ĉinaj entreprenoj specimenitaj por plue malkonfirmi tiun de la ĉina ŝu-industrio, tiu ĉi ago transcendis difinon de la Protokolo pri Ĉina Aliĝo al la Monda Komerca Organizo, forprenis leĝajn rajtojn de la ĉinaj entreprenoj kaj ankaŭ malobservis konvencion de EU.