Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pacodefenda trupo de Ĉinio atingis Libanon

Lastatempe, laŭ peto de Unuiĝintaj Nacioj (UN), 80 soldatoj de la unua pacodefenda trupo de Ĉinio al Mez-Oriento atingis la Internacian Flughavenon de Bejruto, ĉefurbo de Libano.

La trupo anstataŭas tiun de Ukrajno kaj kantonmentas en suda Libano. Konsistanta el minbalaa roto, inĝeniera roto, garantia roto kaj unuaklasa ambulanco, ĝi estas parto de la provizora trupo de UN en Libano. Ĝia tasko estas minbalai, konstrui kaj flegi vojojn, konstruaĵojn kaj parkejon de aviadiloj, kaj plenumi helpan taskon pri humanismaj aferoj en garnizonejo.

La pacdefenda trupo de UN estis sendita al Libano en 1978 laŭ la 425-a kaj 426-a rezolucioj de la Konsilio de Sekureco de UN. Nun la trupo konsistas el 1991 soldatoj el Hindio, Ganao, Francio kaj Pollando kaj aliaj landoj.