Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ŝanhaja Deklaracio de la Forumo pri Kriminala Protekto de Intelekta Proprieto de Ĉinio

La du-taga Forumo pri Kriminala Protekto de Intelekta Proprieto de Ĉinio en 2006 fermiĝis la 1-an de aprilo kaj aprobis la Ŝanhajan Deklaracion. Diversaj flankoj ĉeestantaj la forumon proponis al leĝplenumaj institucioj de diversaj landoj kunlabori kun industriaj rondoj por protekti intelektan proprieton en leĝplenumado kaj konstruado de sistemoj.

La deklaracio elmetis, ke diversaj landoj devas plioftigi informan interŝanĝon kaj fari internacian kunlaboron por batali kontraŭ translanda atenco al intelekta proprieto, okazigi vastan propagandon kaj ĉesigi konsuman postulon al produktaĵoj atencantaj intelektan proprieton en la monda sfero.