Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao volas intervidiĝi kun japanaj gvidantoj, se ili ne plu vizitos Yasukuni

La 31-an de marto, ĉina prezidanto Hu Jintao diris, ke se japanaj gvidantoj faros definitivan decidon pri nevizito al Yasukuni-sanktejo, li volas intervidiĝi kaj dialogi kun ili pri plibonigo kaj disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Li diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio troviĝas en malfacila situacio. Pri tio respondecas ne Ĉinio, nek la japana popolo, sed la gvidantoj de Japanio insiste vizitantaj Yasukuni-sanktejon, kie kultiĝas A-klasaj militkrimuloj. Tio damaĝas la senton de la ĉina popolo kaj aliaj popoloj de la landoj, multe suferintaj dum la agresa milito de Japanio, kaj la politikan bazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.