Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio konstruos ekspresan fervojon

La 3-an de aprilo la Ministerio de Fervojo de Ĉinio informis, ke Ĉinio konstruos ekspresan fervojon inter Pekino kaj Ŝanhajo. La konstruado daŭros 5 jarojn kaj la fervojo funkcios en 2010.

La dutraka Pekina-Ŝanhaja Ekspresa Fervojo longos 1318 kilometrojn, havos 21 pasaĝerajn staciojn kaj plejparte paralelos kun la nuna Pekina-Ŝanhaja Fervojo. La hora rapideco de la fervojo estos 350 kilometroj, sed 300 kilometroj en la prova funkciado. La tuta veturado bezonos 5 horojn je 9 horoj pli mallonge ol nun.

La konstruado uzos investojn privatan, leĝpersonan kaj fremdlandan.