Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Firme iri sur la vojo de paca disvolviĝo ne estas provizora elekto de Ĉinio

La 3-an de aprilo ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en Kanbero dum sia vizito al Aŭstralio, ke firme iri sur la vojo de paca disvolviĝo ne estas provizora elekto de Ĉinio.

En sia prelego en la bonveniga bankedo okazigita de aŭstralia ĉefministro John Howard, Wen Jiabao diris, ke Ĉinio firme iras sur la vojo de paca disvolviĝo. Tio estas decido farita laŭ la historia kaj kultura tradicio kaj propra bezono de disvolviĝo de Ĉinio kaj la nuna disvolva tendenco de la mondo.

Ĉinio realigos disvolviĝon depende ĉefe de siaj propra forto, reformado kaj kreado, persistos en pordomalfermo kaj reformado kaj faros interfluon kaj kunlaboron kun diversaj landoj en la mondo surbaze de egaleco kaj reciproka utilo, por realigi duoblan venkon kaj komunan disvolviĝon.