Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina-Portugala Forumo ludis pozitivan rolon en akcelo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj portugal-lingvaj landoj

La 3-an de aprilo okazis en Makao laborkunveno de la “Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugal-lingvaj Landoj”. Wang Cheng'an, ĝenerala sekretario de la konstanta sekretariejo de la forumo, diris, ke la Ĉina-Portugala Forumo ludis pozitivan rolon en akcelo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj portugal-lingvaj landoj.

Ĝi estas oficiala forumo pri nepolitika internacia ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj celas pliintensigi ekonomian kaj komercan interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj portugal-lingvaj landoj.