Unua paĝo >> Aktualaĵoj


830 filipinaj studentoj de ĉinaj elmigrintoj studvojaĝas en Ĉinio

La 4-an de aprilo, okazis en Xiamen, Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio, ceremonio por la “Somera kampado por studi la ĉinan lingvon de filipinaj studentoj de ĉinaj elmigrintoj en 2006”. Ĝin ĉeestis 830 filipinaj studentoj, financitaj de s-ro Lucio Tan, estro de la ĉinaj elmigrintoj en Filipinoj.

Tiuj studentoj el pli ol 50 ĉinlingvaj lernejoj studos la ĉinan lingvon en Xiamen-Universitato, Universitato por ĉinaj elmigrintoj kaj Jimei-Universitato en la venontaj 50 tagoj. Krome, ili studos kaligrafion, pentradon kaj kungfuon.

De 2001, Lucio Tan jam financis 3356 studentojn de ĉinaj elmigrintoj por “Somera kampado por studi la ĉinan kulturon” en Ĉinio.