Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas akiri esencan frukton de la kunlaboro kun Usono en sekurigo de Olimpikoj kaj batalo kontraŭ neleĝa transmigrado

La 4-an de aprilo, Luo Gan, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, intervidiĝis en Pekino kun Michael Chertoff, ministro de teritoria sekureco de Usono.

Luo Gan diris, ke la ĉina registaro ĉiam alte atentas kaj plue subtenos, ke leĝplenumaj departementoj de la du landoj faros ĉiuflankan kaj plurnivelan praktikeman kunlaboron. Ĉinio esperas akiri pli multajn esencajn fruktojn de la kunlaboro kun Usono en aresto kaj resendo de suspektatoj, kontraŭterorismo, sekurigo de Olimpikoj kaj batalo kontraŭ neleĝa transmigrado.