Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Eraraj diroj de japanaj gvidantoj detruas la politikan bazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio

La 4-an de aprilo Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke la eraraj diroj de japanaj gvidantoj rilate al la problemo de la historio detruas la politikan bazon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Li diris, ke la vizito de japanaj gvidantoj al la Sanktejo Yasukuni estas grava problemo rilata al la politika bazo de la rilatoj inter la du landoj kaj al la sento de la du popoloj. La japana flanko persiste vizitas la Sanktejon Yasukuni, kie kultiĝas la unuaklasaj militkrimuloj, tio malutilas al plibonigo kaj disvolvo de ambaŭflankaj interrilatoj. Ĉinio postulas, ke Japanio korektu la eraron pri la problemo de la Sanktejo Yasukuni kaj kreu kondiĉojn por plibonigi kaj disvolvi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.