Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fosilia makako de miliono da jaroj trovita en Nankino, Ĉinio

Lastatempe la Nankina Geologia kaj Paleontoligia Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj informis, ke laŭ la unuapaŝa konfirmo, la fosiliaj dentoj kaj membroj trovitaj en Nankino en 2005 estas probable tiuj de makako de Pei-familio antaŭ miliono da jaroj, interalie la dentofosilio estas molaro de la supra makzelo de makako. Tiu trovo liveras novan pruvon por la opinio, ke la centra kaj suda regionoj de Ĉinio estas unu el la centroj de la origino de Orient-Aziaj homoj.

Antaŭe paleoantropologoj de Ĉinio, Usono kaj Aŭstralio kune elmetis la hipotezon de multlokeco de homa origino, ke homoj originis kaj en Afriko kaj en Orient-Azio. En la lastaj jaroj multaj studantoj opinias, ke la centra kaj suda regionoj de Ĉinio estas unu el la centroj de la origino de Orient-Aziaj homoj.