Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio ne strebas al sumo de fremdvaluta rezervo

La 5-an de aprilo Wu Xiaoling, vicestro de la Ĉina Popola Banko, diris, ke Ĉinio ne strebas al sumo de fremdvaluta rezervo.

En la lasta februaro la ĉina fremdvaluta rezervo atingis 853.6 miliardojn da usonaj dolaroj. La sumo superis tiun de Japanio. Wu Xiaoling diris, ke en la lastaj jaroj la ĉina fremdvaluta rezervo kreskis rapide, rezulte de la sinteza efiko, ke Ĉinio delonge atentas altiri al si eksteran kapitalon, kuraĝigas eksterkomercan eksportadon kaj praktikas la politikon pri pli vasta enkonduko kaj rigora elkonduko de fremda valuto. Wu opinias, ke tro granda favora saldo en internacia spezo ne estas bona afero, tial Ĉinio devas fari reguligon de la ekonomia strukturo.