Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Internacia Aĉetista Foiro okazos en Ĉinio en septembro

Posttagmeze de la 6-a de aprilo okazis en Pekino gazetara konferenco de la Ĉina Internacia Aĉetista Foiro de 2006 iniciatita de la Ministerio de Komerco de Ĉinio kaj la ŝanhaja registaro. La foiro okazos en Ŝanhajo en septembro, kaj estos invititaj 100 tipaj translandaj aĉetaj institucioj kaj famaj eksportaj entreprenoj de Ĉinio, pli ol 200 translandaj aĉetistoj kaj 1000 eksportaj provizistoj. Sekvante la devizon “surbaze de Ŝanhajo, vizaĝe al la mondo kaj servi al la tuta lando”, la foiro inkluzivos kulmin-forumon de translanda aĉetado, komercan foiron, trejnon kaj seminarion por provizistoj.

De 2002 Ŝanhajo okazigis la foiron en sinsekvaj kvar jaroj kaj allogis entute pli ol 300 fremdlandajn aĉetistojn kaj 13 mil enlandajn provizistojn. Ĝi fariĝis la plej grandskala kaj plej influa foiro de inversa aĉetado.