Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Azia Ekspluata Banko opinias, ke la ĉina ekonomio kreskos je 9.5%

La 6-an de aprilo, la Azia Ekspluata Banko publikigis la eldonaĵon pri jara ekonomio titolitan "Perspektivo de azia evoluado en 2006". Laŭ ĝia opinio, la ĉina ekonomio kreskos je 9.5% en la kuranta jaro.

Antaŭ tio, la ĉina registaro elmetis la celon de ĉi-jara ekonomia kreskado je 8%. Raporto de la agentejo de la banko en Ĉinio montras, ke la forta eksportado kaj bezono de investado akcelas rapidan kreskadon de la ekonomio.

La raporto montras ankaŭ, ke la ekonomio de la aziaj evoluantaj landoj ankoraŭ tenos fortan kreskadon ĉi-jare.