Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Grekio pli multe kunlaboros kun Ĉinio en edukado

Lastatempe Yiannakou, ministro de edukado de Grekio, diris antaŭ sia vizito al Ĉinio, ke la greka registaro pli multe kunlaboros kun Ĉinio en edukado, precipe en akademiaj interŝanĝo kaj kunlaboro de altlernejoj de la du landoj.

Yiannakou diris ankaŭ, ke dum sia vizito en Ĉinio, ŝi subskribos kunlaboran interkonsenton pri edukado kun la Ministerio de Edukado de Ĉinio por pluapaŝe akceli la interŝanĝon kaj kunlaboron de edukado de la du landoj. La greka registaro jam decidis starigi internacian universitaton akceptantan alilandajn studentojn en la norda urbo de Thessaloniki, kie oni donos lecionojn en la angla lingvo, kaj ĉinaj studentoj estos bonvenaj studi tie. Ĉi-jare 25 ĉinaj studentoj lernos en medicina instituto en norda Grekio.

Dum la vizito ŝi diskonigos la olimpikajn edukadojn de Grekio. Antaŭ la Atenaj Olimpikoj en 2004 la greka registaro taski pli ol 2 mil instruistojn por dissemi olimpiajn sciojn kaj spiritojn en la tuta lando. La programo estis aprobita de la Internacia Olimpika Komitato. Se oni popularigos olimpiajn sciojn en ĉinaj lernejoj, tio ja helpos sukcesan gastigon de la Pekinaj Olimpikoj en 2008.