Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio kaj Kamboĝo profundigos reciprokutilan kunlaboron

Lastatempe ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en Pnompeno, Kamboĝo, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo eniras en la novan disvolvan periodon, kaj la du landoj devas kapti la bonan ŝancon por senĉese profundigi la reciprokutilan kunlaboron.

Tion diris Wen Jiabao, interparolante kun kamboĝa ĉefministro Hun Sen. Li diris ankaŭ, ke la ĉina registaro alte atentas la rilatojn kun Kamboĝo, kaj volontas pliintensigi kontakton kaj kunlaboron kun Kamboĝo en diversaj kampoj. Li emfazis, ke Ĉinio persiste iras la vojon de paca disvolviĝo, kaj la disvolviĝo de Ĉinio kontribuas al paco kaj prospero de la mondo, sed ne kaŭzos minacon al iu ajn lando.

Hun Sen diris, ke Ĉinio estas grava forto por defendi la mondan pacon kaj akceli la komunan evoluadon. Kamboĝo rigore plenumas, kiel antaŭe, la politikon pri unu Ĉinio kaj subtenas Ĉinion en ĝia reunuiĝa afero.

Laŭ la invito de kamboĝa ĉefministro Hun Sen, Wen Jiabao faris la oficialan viziton al Kamboĝo de la 7-a ĝis la 8-a de aprilo. Dum la vizito, Wen Jiabao intervidiĝis ankaŭ kun kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni, prezidanto Chea Sim de senato kaj prezidanto Heng Samrin de la Nacia Asembleo. La du registaroj decidis starigi ĉiuflanke kunlaborajn partnerajn interrilatojn, publikigis la komunan komunikon kaj subskribis interkonsentojn pri ekonomia-teknika kunlaboro kaj kuna batalo kontraŭ translanda krimado ktp.