Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Financa ministro de Ĉinio intervidiĝis kun gravaj financaj oficistoj de Eŭropo

Lastatempe Jin Renqing, ministro de la Ministario de Financo de Ĉinio, intervidiĝis en Vieno respektive kun Jean-Claude Juncker, prezidanto de la grupo de eŭro, ĉefministro kaj ministro de financo de Luksemburgio, Joaquin Almunia, komitatano de Eŭropa Unio, kiu respondecas pri ekonomiaj kaj monaj aferoj, Jean-Claude Trichet, estro de la Eŭropa Centra Banko kaj aliaj gravaj financaj oficistoj de Eŭropo.

En sia intervidiĝo, Jin Renqing koncize konigis la “11-an 5-jaran Projekton” de Ĉinio kaj emfazis, ke Ĉinio senŝanceliĝe iros sur la vojo de paca, pordomalferma kaj kunlabora disvolvo kaj faros kontribuon al la mondaj paco kaj disvolviĝo.