Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pekino kaj Londono establis interrilatojn de ĝemelaj urboj

La 10-an de aprilo, Wang Qishan, urbestro de Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, kaj Ken Livingstone, urbestro de brita ĉefurbo Londono subskribis en Pekino interkonsenton pri establo de interrilatoj de ĝemelaj urboj. Ili diris, ke ili kunlabore propagandos kaj diskonigos la du internaciajn urbojn.

La Olimpikoj okazos en Pekino en 2008 kaj en Londono en 2012. La du urbestroj opinias, ke la Olimpikoj estas bona ŝanco por akceli la interrilatojn de Pekino kaj Londono, kaj la du urboj devas pliakcenti kunlaboron por Olimpikaj aferoj.

Livingstone diris, ke Pekino estas ĉefurbo de lando kun la plej rapida ekonomia kresko de la mondo, kaj Londono estas avangarda en servado de financo kaj komercado. Li esperas, ke tiu interkonsento efike akcelos la du urbojn fariĝi pli intimaj komercaj partneroj, profundigi reciprokan komprenadon pri la respektivaj kulturoj per interŝanĝo en kampoj de turismo, edukado k.t.p.