Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis protektado de la Granda Muro en Pekino

La Granda Muro en Pekino longas je pli ol 600 kilometroj. Ĉi-jare komenciĝis la ŝtata projekto por protekti la Grandan Muron. Pekino la unua faras tiun ĉi aktivadon kaj per tio montros bonan sperton al la tutlanda protektado.

Serioziĝis la eroziado kaj detruado de la Granda Muro en la lastaj jaroj, tial la Ŝtata Buroo de Kulturaj Objektoj de Ĉinio komencis landskalan protektadon al la Granda Muro, kio celas fari detalajn mezuradon kaj mapadon, arkivadon kaj ellaboradon de praktikebla projekto pri la Granda Muro kaj ordigi la administran sistemon de la protektado.