La transporta raketo por la kosmoŝipo Shenzhou-7 estas esplorata kaj lanĉota en 2008.
Jing Muchun, ĝenerala projektisto de la sistemo de la raketo diris, ke de la kosmoŝipo Shenzhou-7 Ĉinio ekpraktikos la projekton de la dua periodo de homporta spacoflugo. En tiu periodo, kosmonaŭtoj sinsekve realigos iradon ekster la kajuto, spacan rendevuon kaj kunligiĝon de kosmoŝipo.
|