Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Fermiĝis Foiro de Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro de Entreprenoj de Ĉinio kaj Portugala-lingvaj Landoj de 2006

La 11-an de aprilo fermiĝis la dutaga Foiro de Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro de Entreprenoj de Ĉinio kaj Portugala-lingvaj Landoj de 2006 en Lisbono kaj estis aprobita la dokumento pri la foiro.

La dokumento emfazis, ke la foiro pluapaŝe akcelis la ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la membrolandoj, ludos pozitivan rolon por kreskigi la komercojn inter la landoj, kaj kontribuis al la landoj en justa kaj ekvilibra disvolviĝo.

La dokumento diris, ke la membrolandoj elmetos strategion por instigi komercon kaj investon. Pli konkrete oni diskutos en Makao, Ĉinio, septembre de ĉijaro.

275 entreprenoj de Ĉinio kaj 8 portugala-lingvaj landoj partoprenis en la foiro kaj 620 intertraktadoj okazis en ĝi.