Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Interreto fariĝis nova fenestro de ĉinaj gvidantoj por informiĝi pri deziroj de la popolo

En Ĉinio troviĝas 111 milionoj da retumantoj, 11% de tiuj de la mondo. Publikaj opinioj sur la interreto pli-malpli fariĝis grava forto por la ĉina registaro por koni la dezirojn de la popolo. Interreto jam fariĝis nova loko de rekta dialogo inter ĉinaj gvidantoj kaj civitanoj.

En la komenco de 2006, oficiale ekfunkciis la ĉina registara retejo, kiu estas rigardata kiel nova rimedo por akceli reformadon de la ĉina registaro. Tio markis, ke la ĉinaj civitanoj kaj la ĉina registaro eniras en la epokon de rekta komunikado inter si sur la interreto.