Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono pri administrado de danĝeraj kaj solidaj eluzitaĵoj

La 10-an de aprilo Ĉinio kaj Usono subskribis dokumenton pri kunlaboro en administrado de danĝeraj kaj solidaj eluzitaĵoj, tio markis starton de mediprotekta kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono en tiu ĉi kampo.

La du flankoj disvolvos interfluojn kaj kunlaborojn pere de transdono aŭ interŝanĝo de scienca-teknikaj informoj, organizo de akademia simpozio kaj disvolvo de ekzemplado de kunlabora programo en la mediprotekta kampo.