Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Reduktiĝis malriĉaj virinoj en la kamparo

Lastatempe, Wang Guoliang, vicestro de la Gvida Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por Kontraŭmizero kaj Disvolvo, diris, ke la malriĉeco, edukiteco, enposteniĝo kaj partoprenado en la socio de la ĉinaj kamparaj virinoj pliboniĝis ol tiuj antaŭ 10 jaroj; la nombro de malriĉaj virinoj en la kamparo reduktiĝis de 35 milionoj en 1994 al 12 milionoj en la fino de 2005.

La ĉina registaro subtenas virinojn en malriĉaj regionoj disvolvi akcesoran profesion kaj kortan ekonomion per malgranda kredito kaj aliaj manieroj, helpas ilin studi praktikajn teknikojn kaj klopodi por ebligi al knabinoj fini la 9-jaran devigan edukadon.

Wang Guoliang opinias, ke malriĉaj virinoj estas pli malforta parto de malriĉuloj. Pro malnovaj ideologioj kaj kulturaj influoj, virinoj estas malavantaĝaj en uzado de riĉfontoj kaj partopreno pri decidado kaj administrado de publikaj aferoj. Oni akcente traktados protektadon de rajtoj kaj interesoj de virinaj laborantoj kaj akcepton de edukado de knabinoj de la kamparo.