Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio gastigos la 5-an Ministran Konferencon pri Ekonomia Kunlaboro de Mez-Azio

En la lasta tagdeko de oktobro ĉi-jare, la ĉina registaro gastigos la 5-an Ministran Konferencon pri Ekonomia Kunlaboro de Mez-Azio en la urbo Urumqi, nordokcidenta Ĉinio.

La 11-an de aprilo fermiĝis en Urumqi la 1-a Altrangula Kunveno pri Ekonomia Kunlaboro de Mez-Azio en 2006. En la kunveno oni faris primaran diskuton pri fundamenta aranĝo de la 5-a Ministra Konferenco.

Ekonomia Kunlaboro de Mez-Azio estis iniciatita de Azia Disvolva Banko en 1996, kaj ĝia oficiala framo establita en 2002.