Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Plifortigo de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al interesoj de la du popoloj

La 11-an de aprilo Wu Yi, ĉina vicĉefministro kaj prezidanto de la Komerca Komuna Komitato inter Ĉinio kaj Usono, diris en Vaŝingtono, ke plifortigo de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al interesoj de la du popoloj.

Parolante pri usona granda malfavora saldo de komerco, Wu Yi diris, ke Usono devas solvi limigon al eksporto de altteknologiaj produktoj al Ĉinio por malstreĉi komercan neekvilibron de la du landoj.

La usona flanko diris, ke oni pli atentas komercan malfavoran saldon en la komercado de la du landoj, t.e. komerca neekvilibra problemo, kaj kredas, ke solvo de la nuna komerca malfavora saldo estas pliigi usonan eksporton al Ĉinio, sed ne starigi obstaklon kaj redukti importon.