Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Pekino establos Informan Centron pri Atencado al Intelekta Proprieto

La 13-an de aprilo, Liu Zhengang, estro de la Buroo de Intelekta Proprieto de Pekino, diris, ke junie establiĝos la Informa Centro pri Atencado al Intelekta Proprieto, kiu traktos aferojn pri atencado al intelekta proprieto. Ricevinte informon de atencatoj, laborantoj de la centro kiel eble plej baldaŭ transdonos ĝin al koncernaj departementoj kaj sciigos disponan rezulton al atencatoj per telefono aŭ interreto.

En Pekino kolektiĝis preskaŭ ĉiuj intelektaj proprietoj de Ĉinio. La centro povas plibone interkomunikigi atencatojn kaj departementojn de la registaro, akceli kunlaboron de diversaj departementoj, tio utilas al maksimuma protektado al intelekta proprieto plej eble.