Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis la Unua Monda Budaista Forumo

La 13-an de aprilo, inaŭguriĝis la Unua Monda Budaista Forumo en Hangzhou, orienta Ĉinio. Ĝi estas la unua internacia religia renkontiĝo gastigata de la ĉina registaro. Miloj da budaistoj, specialistoj kaj politikistoj el 34 landoj kaj regionoj diskutas pri la temo "Harmonia mondo komenciĝu de la koro".

La forumo, iniciatita de bonzoj de la ĉeftero, Taiwan, Hongkong kaj Makao de Ĉinio, gajnis laŭdon kaj respondon de budaismaj rondoj de pli ol 40 landoj. Ĝi daŭras kvar tagojn kaj la temo ampleksas solidecon kaj kunlaboron, socian respondecon kaj pacan mision de Budaismo.