Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio esperas, ke koncernaj flankoj plue klopodos por plej baldaŭa restarto de la 6-flanka intertraktado

La 13-an de aprilo Liu Jianchao, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke koncernaj flankoj de la 6-flanka intertraktado montros sincerecon kaj flekseblecon, kaj plue klopodos por plej baldaŭa restarto de la 6-flanka intertraktado.

Ĉinio esperas, ke la koncernaj flankoj povos trakti rilatajn problemojn laŭ la ĝenerala situacio de protekto al paco kaj stabileco en Nordorienta Azio kaj realigo de la sennukleiga celo.