Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Hu Jintao intervidiĝis kun Lien Chan

Antaŭtagmeze de la 16-an de aprilo, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Hu Jintao intervidiĝis en Pekino kun honora prezidanto de la Ĉina Kuomintango Lien Chan. Ili kune intervidiĝis kun ĉiuj ĉeestantoj de la forumo de ekonomio kaj komercado de ambaŭ bordoj de Taiwan-markolo.

Hu Jintao gratulis la forumon pro ĝia plena sukceso. Li diris, ke la forumo estas grava aktivado de la du partioj por daŭre kontaktiĝi kaj dialogi, kaj ĝi aktive funkcios por la samlandanoj de la du bordoj en diskuto pri paco kaj disvolviĝo.

Hu Jintao emfazis, ke paco kaj disvolviĝo devas fariĝi temo de la interrilatoj de la du bordoj kaj komuna celo de la samlandanoj de ambaŭ bordoj. Li proponis por akceli interrilatojn de la du bordoj en paca disvolviĝo.

Lien Chan diris, ke en la pasinta jaro, malgraŭ multaj malhelpoj kaj malfaciloj, la interŝanĝo kaj komercado de la du bordoj disvolviĝis en sufiĉa grado. Li diris, ke la “Paca Vojaĝo” en la pasinta jaro kaj la forumo de ekonomio kaj komercado en la kuranta jaro metis bonan bazon por interŝanĝo de ekonomio kaj komercado kaj aliaj aferoj de la du bordoj kaj vivigis interŝanĝajn kondiĉojn.

En la 14-a kaj la 15-a de aprilo, Lien Chan kaj lia sekvantaro ĉeestis la forumon de ekonomio kaj komercado de la du bordoj de Taiwan-markolo organizita de esplora centro de la oficejo pri la taiwan-aj aferoj sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj esplora fonduso de Kuomintango. Post la forumo, Lien Chan vizitos Fujian- kaj Zhejiang-provincon en orienta Ĉinio.