Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio nove konstruis preskaŭ 2000 urbajn parkojn

Qiu Baoxing, vicministro de konstruado de Ĉinio, diris la 15-an en urboverdiga kunveno en Pekino, ke en la pasintaj kvin jaroj, plirapidis la verdigado de ĉinaj urboj, grandmezure altiĝis la verdiga nivelo kaj la nombro de nove konstruitaj parkoj atingis ĉ. 2000.

Qiu diris, ke en la pasintaj kvin jaroj Ĉinio investis pli ol 110 miliardojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) por protektado kaj konstruado de verdaĵoj kaj ĉ. triono de la tero estis forsumigita. Ĝis nun sume 83 ĉinaj urboj estas titolitaj kiel ŝtatnivelaj ĝardenaj urboj.