Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio komencis grandskalan programon de preventado, kuracado kaj edukado pri hepatito de tipo C

La 15-an de aprilo oficiale komenciĝis en Pekino grandskala programo por preventado, kuracado kaj edukado pri hepatito de tipo C. Kadre de la programo oni faros serion da edukaj aktivadoj pri diagnozo kaj kuraco de hepatito de tipo C por ĉ. 10 mil laborantoj pri infekta malsano kaj hepatito.

Zhuang Hui, prezidanto de la Filio de Hepataj Malsanoj de la Ĉina Medicina Asocio montris, ke ekzamenado kaj kontrolado de hepatito de tipo C ankoraŭ ne estas enmetitaj en la konvenciajn ekzamenojn, tial ne malmultaj malsanuloj ne povas esti akurate diagnozitaj kaj kuracataj, kaj krome, ĝis nun ankoraŭ ne naskiĝis efika vakcino kontraŭ tiu ĉi malsano, do ĝi evoluas.