Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Komenciĝis la 6-a programo de Ĉinio kaj Loĝantara Fonduso de UN

La 17-an de aprilo okazis en Pekino kunveno pri programo de Ĉinio kaj la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj (UN). La kunveno estis organizita de la Ministerio de Sano de Ĉinio. En la kunveno oni resumis kaj interŝanĝis la rezultojn kaj sperton de la 5-a programo, difinis la taskon, celon kaj plenuman planon de la 6-a programo.

De 1979, la ĉina registaro kaj la Loĝantara Fonduso de UN komencis vastan kunlaboron en higieno per 5 programoj en 27 jaroj. Tio ludis gravan rolon por Ĉinio en lerno de avangarda internacia ideo kaj scienca administra metodo, en kulturo de nombroj da elitaj administrantoj kaj teknikistoj kaj altigo de nivelo de genera kaj sanprotekta servo.

La 6-a programo estos praktikata en 30 gubernioj de 30 provincoj kaj la nuna serva normo estos tenata kiel antaŭe. Oni alte taksos socian rajton de sekseco, intensigos konsultiĝon por la servataj personoj kaj preventadon de aidoso.