Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Listo de Filantropoj de la Ĉina Ĉeftero de 2006 kaj 1.59 miliardoj da juanoj kolektiĝis lastjare

Huang Rulun, la plej malavara filantropo

La 19-an de aprilo publikiĝis en Pekino la Listo de Filantropoj de la Ĉina Ĉeftero de 2006, en kiu enlistiĝis 163 filantropoj. Samtempe publikiĝis 10 Filantropoj de 2006, Speciala Kontribuo de 2006, 10 Filantropioj de 2006, Listo de Monkontribuo de Internaciaj Kompanioj kaj Listo de Monkontribuo de Enborsiĝintaj Kompanioj.

La aktivado estas iniciatita de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, Ĉina Asocio de Sociaj Laborantoj, Ĵurnalo de Bonfaro kaj Komitato de Laborantoj de Entreprenoj. La enlistigitaj personoj estas civitanoj de la ĉina ĉeftero, ĉinoj de Hongkong kaj Makao kaj Taiwan, kaj ĉinoj en aliaj landoj aktivantaj kaj monkontribuantaj sur la ĉina ĉeftero, kiuj jare monkontribuis pli ol 1 milionon da juanoj. Ĉi-foje la filantropoj kontribuis 1.59 miliardojn da juanoj, pohome 9.7 milionojn da juanoj. Huang Rulun, prezidanto de la direktoraro de la Kompanio de Jarcenta Oro, Sony en Ĉinio kaj Kompanio de Ĉina Unicom respektive kontribuis 161.1 milionojn, 52.15 milionojn kaj 8.9 milionojn kaj fariĝis la plej malavara filantropo, la plej malavara internacia kompanio kaj la plej malavara enborsiĝinta kompanio.